SKA SKA SKA !

Skao estas ĝenro de muziko evoluinta en Jamajko en la 1960-aj jaroj. Mikso de Afrikdevena muziko (ekz. mentoo) kajritmenbluso. Karakterizata interalie de ripetfrazaj blovinstrumentoj. Skao poste evoluis al rokstedio kaj fine al regeo.

La komercie plej sukcesa grupo estis la Madness, en la 1980-aj jaroj. En Esperanto, la grupo Esperanto Desperado muzikas skae.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Skao)

Esperanto Desperado (“Esperanto Malesperado”, mallongigite EspoDespo) estis internacia grupo kiu kantis ritmajn, dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La grupo agadis enDanio. La membroj venis el diversaj lokoj, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio— kaj plej laste el Ganao. Ĉiuj loĝis en Kopenhago.

La muzikon por la grupo plejparte verkadis Amir “AmoDeL’Iro” Hadziahmetović, Kim J. Henriksen kaj Helle Eble Cleary la tekstojn, krom Amiro, Kimo kaj Helle verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludis miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko, afro, skao ktp.

Historio 

La grupo estis fondita en meze de la 1990-aj jaroj. Tiam kun Helle, Amir kaj Kimo kaj la fratino de Kimo, Birgitta Maria. En la komenco ili nomiĝis Brokantaĵoj, ĉar ili komence ludis plurajn kantojn de Amplifiki. Do reuzis la kantaĵoj.

En 1997 ili ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado, ĉar ili ofte ludis por danoj kiuj nek povis kompreni la nomon kaj nek povis prononci ĝin. Jam kiam ili devis ludi koncerton sub tiu nomo ili estis invitita al la dana radio kaj ludis tie vivante. Tuja sukceso kun la nova nomo.

En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, broKANTAĴOJ[1]. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom Amir “AmoDeL’Iro” Hadziahmetović en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen – Kimo; por la dua KD Hotel Desperado,Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas Crowfurd. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwornu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de la grupo okazis en la IJK 2005.
Post la malfondiĝo en 2005, la anoj de Esperanto Desperado fondis du novajn grupojn: EspoDespo kaj Hotel Desperado.

Anaro 

de Esperanto Desperado

  • Kim J. Henriksen
  • Amir Hadziahmetovic
  • Helle Eble Cleary
  • Brian Laustsen
  • Nis Bramsen
  • Mark Dziwornu
  • Thomas Crowfurd

Diskaro

http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_Desperado

La nasko de skao en la Kariba Maro
estis ĉarma kaj bela afer’.
Rulante kaj movante en la akvo.
Ekzotika Jamajka vesper’.

Mi kantas

Refreno:

Skavirino venu, skavirino, skavirino venu
Dancu kun mi (2-foje)
ĝis la…. ĝis la nokto-, nokto-fin’.
En iu strato de Kingston Town,
vivis viro kun lia (sia) virin’.
Sabatvespere ili iris al la klub’.
Iliaj korpoj dancis tre intime.

Kaj flustris

Refreno
La nasko de skao en la Kariba Maro
estis ĉarma kaj bela afer’.
Rulante kaj movante en la akvo.
Ekzotika Jamajka vesper’.

Mi kantas

Refreno (2-foje)
Ĝis la nokto-, nokto-fin’. (16-foje)

Vidu ankaŭ:

EspoDespo

http://eo.wikipedia.org/wiki/EspoDespo

Standard

Amieno (Amiens) ĉefurbo de la regiono Pikardio…

Amiens  estas ankaŭ la urbo de Jules Verne

Amiens (aŭ esperante Amieno) estas urbo de Francio situa en la departemento Somme kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono kaj la prefektejo de la departemento.

La loĝantojn de Amiens oni nomas la Amiénois. La urbo havas proksimume 134.000 loĝantojn.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Amiens )

Amiens (aŭ esperante Amieno) estas urbo de Francio situa en la departemento Somme kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono kaj la prefektejo de la departemento.

La loĝantojn de Amiens oni nomas la Amiénois. La urbo havas proksimume 134.000 loĝantojn.

Dum la gaŭla-romia periodo, la urbo jam ekzistis kaj nomiĝis Mediolanum. Amiens estas la historia centro kaj ĉefurbo de Pikardio ekde Mezepoko.

Dum mezepoko la kultivado kaj prilaborado de vajdo (planto por havigi bluan koloron) riĉigis la burĝaron. La riĉeco permesis la konstruon de la katedralo.

En 1477 post la morto de Karlo la brava la urbo iĝis definitive franca.

En 1906 okazis tie aparte grava kunigo de la sindikata unuiĝo CGT, kie estis voĉdonita la Amiena Ĉarto.

Amiens estas ĝemelita kun :

Pri Jules Verne:

Jules Gabriel VERNE [ʒyl gabʁiɛl vɛʁn] (esperante Julio VERN) (naskiĝis la8-an de februaro 1828, mortis la 24-an de marto 1905) estis francaverkisto, kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro sciencfikcio.

Verne naskiĝis en Nanto (Francio), la 8-an de februaro 1828.

Konforme al la deziro de sia patro, la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operetoj, rakontoj kaj teatraĵoj.

En aŭtuno 1862 li renkontiĝis kun la eldonisto Pierre-Jules Hetzel, kiu akceptis presi lian romanon titolita “Kvin semajnoj en flugbalono” (Cinq semaines en ballon). Inspiris ĉi tiun romanon la flugoj, kiujn samjare entreprenis Félix Tournachon Nadar per la balono Le Géant. Pli poste Verne fariĝis sekretario en la Societo por la stimulado de enaera moviĝo per iloj pli pezaj ol aero, kies prezidanto estis Nadar. La romano ricevis grandegan sukceson, kaj tuj famigis la aŭtoron.

Verne mortis en Amieno pro diabeto, la 24-an de marto 1905.

Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto. Li ekverkis romanon, en kiu la lingvo ludis gravan rolon, Voyage d’étude (studvojaĝo), sed forpasis antaŭ verki la finon. Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kiu konsistas interalie el la ruso, Nicolas Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio. La verkisto provizore lasis blankaj en sia manskribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke “Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco.” La kvin ĉapitrojn poste redaktis lia filo, Michel VERNE, en nova romano L’Étonnante Aventure de la Mission Barsac; la filo finverkis la romanon, sed forigis la referencon al Esperanto.

Jules Verne en sia romano Dudek mil leŭgoj sub la maroj (franclingve Vingt mille lieues sous les mers, 1871) menciis misteran lingvon, kiun kapitano Nemouzadis kun siaj sam-sortaj kunuloj. Laŭ informo de la aŭtoro: lingvo belsona, harmonia, fleksebla. Kelkaj vidas tion kiel nerektan mencion al Esperanto.

Listo de verkoj

  • Cinq semaines en ballon, 1863 (“Kvin semajnoj en flugbalono”)
  • Voyage au centre de la Terre, 1864 (“Vojaĝo al la centro de la Tero”)
  • De la Terre à la Lune, 1865 (“De Tero al luno”)
  • Les Enfants du capitaine Grant, 1867/1868 (“La Geinfanoj de la kapitano Grant”)
  • Vingt mille lieues sous les mers, 1869/1870 (“Dudek mil leŭgoj sub la maroj“)
  • Autour de la lune, 1870 (“Ĉirkaŭ la luno”)
  • Le Tour du monde en quatre-vingts jours, 1873 (“Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj”)
  • L’Île mystérieuse, 1874/1875 (“La Mistera Insulo”)
  • Le Docteur Ox, 1874 (“La Doktoro Oks”)
  • Michel Strogoff, 1876 (“Miĥaelo Strogof”)
  • Les Indes noires 1877 (“Nigra Hindujo””)
  • Un capitaine de quinze ans, 1878 (“Dekkvinjara Kapitano”)
  • Mathias Sandorf, 1885 (“Matiaso Sandorf”)
  • Robur le Conquérant, 1886 (“Roburo la Konkeranto”)
  • Nord contre Sud, 1887 (“Nordo kontraŭ Sudo”)
  • Deux ans de vacances, 1888 (“Du jaroj da ferioj”)
  • Le Château des Carpathes, 1892 (“La Kastelo el Karpatoj”)
  • Phare au bout du monde, 1905 (“Lumturo ĉe la mondfino”)
  • Le Pilote du Danube, 1908 (“La Piloto de la Danubo”)
  • La Chasse au météore, 1908 (“La Ĉasado de meteoro”)
  • Le Secret de Wilhelm Storitz, 1910 (“La Sekreto de Vilhelmo Storitz”)

Esperante

Fonto : http://eo.wikipedia.org/wiki/Jules_Verne

Vidu ankaŭ:

Julio Verno

La Mistera Insulo

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/9998/index.php

Kristina el Amiens (Amieno) PIKARDIO FRANCIO

Kristina el Amiens (Amieno) PIKARDIO FRANCIO

This slideshow requires JavaScript.

Vidu ankaŭ: http://lanchron.fr/home-esp.htm

This slideshow requires JavaScript.

La ĉefo kaj liaj kunuloj

Jules Verne

Samokaze kiam la ministro rajtigis s-rojn Isidore Papeleu kaj Joseph Denizart esplori la landon el politika vidpunkto, la saman favoron ricevis s-ro Nicolas Vanof, membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso.

Nicolas Vanof estis tridek-jara ruso, afabla, ĉarma, spontana homo, propagandisto fajre flamanta de la internacia lingvo. Apenaŭ estas imageble kun kia fervoro tiu ĉi – oni povus diri – apostolo dediĉis sin al la verko de doktoro Zamenhof, kaj li multe helpis disvastigi ĝin inter la slava raso, en senlaca konkuro kun Cart, de Beaufront, Delfour kaj aliaj adeptoj de lingvo destinita faciligi la kontaktojn inter la popoloj de la Malnova kaj Nova Mondoj. Kiel konate, Esperanto jam de pluraj jaroj penetris en la vastajn regionojn de Centra Afriko, plej profite al la civilizacio kaj komerco.

Necesis aŭdi la entuziasman Vanof, kiu, vojaĝante de lando al lando en diversaj partoj de Eŭropo, katenis amason da aŭskultantoj, prelegon post prelego, per sia fervora elokvento jen en la rusa, jen en la franca, germana aŭ angla, kaj ankaŭ en tiu Esperanta lingvo, kiu ĉiam pli kaj pli disvastiĝis.

– Ne, gesinjoroj, – li ripetadis en sia sonora voĉo, – ne temas pri lingvo malaperonta post kelkkaj vanaj provoj de diskonigo, kiel okazis al Volapuko! Ne eblas kompari Volapukon kaj Esperanton! La verko de doktoro Johan Schleyer naskiĝis maltaŭga! Necesis esti filologo por donaci al la mondo novan idiomon alireblan por ĉiuj, kaj la doktoro estis nur poligloto! Kiam li transformadis la plej konatajn radikojn, gvidis lin nur kaprico, kaj koncerne la finaĵojn, tiujn li modifis tiel senzorge ke, kiam la unuaj kaj la duaj senlogike interligiĝas,m ambaŭ fariĝas tuj nerekoneblaj.

– Konsideru lin en la momento kiam li decidas doni la nomon Volapük al sia nova lingvo! Kiel li procedas? … vol” venas el la angla world, mondo”, kaj ankaŭ pük” venas el la angla, speak, signifanta paroli”, kio donas volapük”, universala lingvo. Nu, tiaj kunmetaĵoj eble taŭgas por la saksaj rasoj, jam la latinaj rasojilin ne komprenas. Kion do pri la tiel necesa internacieco, kiu aspiras penetri en la plej forajn regionojn de la terglobo, kaj kies naturan signifon ĉiuj devas kompreni?

– Ne estas tiel pri Esperanto: vi kiuj min aŭskultas, ĉiuj komprenas ĝin kvazaŭ mi parolus vian propran lingvon, ĉar ĝi konsistas el radikoj pruntitaj el diversaj lingvoj. Ĉu ne tio klarigas ke dum la lasta dudeko da jaroj ĝi sukcesis en la nova kaj malnova kontinentoj? Ĉu vi ne scias ke ĝi estas flue parolata – se menciiinur Eŭropon – en Aŭstrio, Hungarujo, Svisujo, Germanujo, Anglujo, Francujo, Belgujo, Bohemujo, Bulgarujo, Danujo, Finnlando, Svedujo, Norvegujo, Hispanujo, Italujo, Nederlando, Rusujo, Moravio, Portugalujo, Turkujo! … Kaj vi povas imagi ke ĝi ankaŭ senpene transiris la marojn! Vojaĝu en Ameriko, en Afriko, en Oceanio, kaj vi ĉie trovos esperantistojn kiuj komprenos vian Esperantan parolon! Esperanto estas la plej certa, la plej rapida vehiklo de la civilizacio!

Jen kiel esprimis sin Nicolas Vanof. Kaj, vere, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas doni al ĝi tian nomon.

Tiel tekstis la moto de la broŝuro de doktoro Louis Lazare Zamenhof, kiu naskiĝis en urbo de la gubernio Grodno de la rusa imperio. En tiu urbo, nomata Bialoskok, vivis tre bunta loĝantaro: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, kiuj parolis kvar lingvojn en tia plorinda konfuzo, ke ili ne sukcesis interkompreniĝi. Certe tio donis al doktoro Zamenhof la genian ideon kies realigo estis festata la 5-an de decembro 1878.

Tiu estis la unua eldonaĵo de la doktoro. i komenciĝis per interesa antaŭparolo, kiu prilumis la avantaĝojn de internacia lingvo, la postulojn de la solvenda problemo kaj la manieron de la solvo. Sekvis kelkaj citaĵoj prozaj kaj versaj, poste la reguloj de la Esperanta gramatiko, kaj fine vortaro de naŭcent fundamentaj radikoj.

Tion publikigis en sia speciala gazeto arda adepto de la rusa doktoro, s-ro de Beaufront, direktoro-redaktoro de tiu potenca propaganda organo.”

Estas cetere rimarkinde ke la lernado de Esperanto prezentis neniam malfacilaĵon por la prononco aŭ la memoro. Anstataŭ lerni, oni fakte nur ensorbas ĝin, se uzi iom vulgaran esprimon. Post dek lecionoj la lernantoj jam kapablas konversacii inter si. Eĉ aperis broŝuro kun la titolo Esperanto en dek lecionoj, Esperanto in dos lecciones. Ne estas do surprize de la lingvo nombras nuntempe en la tuta mondo pli ol cent mil adeptojn. Kaj ni ne forgesu, ke la nova internacia lingvo povas danki sian progreson same rapidan kiel mirindan al la asocio Touting-Club de France, al ties daŭra kuraĝigo, multaj eldonaĵoj kaj ĉiaforma helpo.

Estas rimarkinde, unue, ke Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. i kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo. Krome, pro siaj elementoj, ĝi estas la ideala internacia lingvo. La precipa ideo kiu gvidis ĝian kreadon estis elekti la radikojn proporcie al ilia internacieco, kvazaŭ per universala voĉdonado.

Rilate la prononcon: por igi ĝin pli alirebla por la amasoj, doktoro Zamenhof zorgis kombini la fonetismon kun la grafismo ĉe la elekto de la internaciaj elementoj.

Oni povus obĵeti nur tion ke la svedoj kaj la rusoj havas lingvojn pli malproksimajn de Esperanto kkoncerne la prononcadon ol la aliaj eŭropaj popoloj. Ili devas do fari pli konsiderindan fortostreĉon tiurilate ol la latinidoj kaj saksidoj. Tamen, Esperanto havas tian praktikan utilecon ke Rusio okupas la unuan lokon per la nombro de siaj Esperanto-adeptoj, kaj la dua loko apartenas al Svedio.

Esperanto ja profunde kaj forte enradikiĝis en ĉiuj landoj. Oni povas diri fiere: tiugrade – kaj Francio donis la plej grandan kontribuon al tio – ke ne ekzistas plu regionoj kie ne eblas trovi esperantistojn.

Tiajn rezultojn atingis do ĝis nun la pasiaj propagandistoj de Esperanto, kaj ni devas reveni al ilia signifa progreso en Centra Afriko. Kiel delegito de Touring-Club, Nicolas Vanof alvenis por determini tiun progreson unue en la grava kolonio Franca Kongo, atendante plilarĝigi sian esploron al la sendependa Kongo, sub la inspiro de Belga Sonivolo, la esperantzista gazeto de Belgio.

Pro la ĉeesto de tiel arda apostoflo, ne estas aparte surprize ke dum la vojaĝo de Touat inter Marsejlo kaj Libreville oni parolis ĉefe pri la esperantista demando. Inĝeniero André Deltour kaj Louis Merly plej volonte pretis lerni lingvon kiu multe utilos al ili dum la planata ekspedicio. Kun tiel fervora profesoro, ilia progreso devis esti rapida, kaj ilia ja facile atingis tiun rezulton. Dum la longa libertempo de la navigado Nicolas Vanof povis enkapigi al ili la principojn de la Esperanta gramatiko kaj la dispozicion de ĝia vortaro. Ĉe la alteriĝo en Afriko ili do parolis tiun lingvon same kiel sian propran.

Eĉ aliaj pasaĝeroj de la ŝipo, industriistoj kaj komercistoj kiuj venis por instaliĝi en Kongo, ne maltrafis la bonŝancan okazon lerni lingvon kiu plifaciligos iliajn rilatojn. Estis kvazaŭ vera lernejklaso direktiĝus al la okcidentaj bordoj de Afriko. Vere, kvankam ne la tuta ŝipanaro de Touat estis inicita al la esprimoj tiel facilaj kaj logikaj kiel Esperanto, ja ne multo mankis al tio. Apenaŭ estus surprize se, je la alveno en la ankrejon de Liberville, la kapitano de la ŝipo estus doninta la ordonojn en tiu ĉi lingvo unuatempe komerca, kiu fariĝos ankaŭ marista.

(tr. István Ertl)

http://www.literatura.bucek.name/trimesic/citanka.htmlv

Standard